Bliĉ Vikio
Register
Advertisement


Madarame Ikkaku (斑目 一角, Madarame Ikkaku) estas tria oficiro de la dekunua divizio en Gotejo 13, li servas sub la komando de Zaraki Kenpaĉi.

Aspekto[]

Ikkaku estas alta, fortmuskola viro. Li estas senhara, kio estas ŝercata de multaj ŝinigamioj, speciale de vickapitano de dekunua divizio Kusaĵiŝi Jaĉiru. Ŝi nomas lin "bilarda globo", "kromia kupolo", "paĉinkokapo" aŭ simple "senharuleto" (caŭze de ŝia kutimo moknomi aŭ se Ikkaku dubas pri ŝia kapablo por direktado). Ankoraŭ unu lia specialaĵo estas malgrandaj ruĝaj markoj, situantaj apud eksteraj okulanguloj. Ikkaku havas cikatron sur la maldekstra parto de brusto, kiun li ricevis resulte de la batalo kontraŭ Kurosaki Iĉigo dum la Rioka invado.[1] Li portas laŭnorman ŝinigamian uniformon krom tio, ke li surmetas waraji-ojn sen tabioj. Post dek sep monatoj post la venko super Ajzen sur dekstra ŝultro Ikkaku portas origitan ŝultroŝirmilon, kun prezento de kanĵi, kiu signifas drakon (龍).[2][3]

Personeco[]

Ikkaku estas flamiĝema, amanta batali kaj malĝentila, kiel inter aliaj rimarkas Iba Tecuzaemono.

Citiloj[]

  • (Al Kurosaki Iĉigo) Do [via nomo estas] Iĉigo! Tio estas bona nomo! Homoj, kiuj havas la vorton «Iĉi» en iliaj nomoj, ofte estas fortaj kaj talentaj.[4]
  • (Al Kurosaki Iĉigo) Mi simple malkomprenas. Eĉ se granda distanco estas inter ni... Se du personoj interbatalas, nur novico povus dislevi [duan] manon disde lia glavo.[5]

Piednotoj[]

  1. Mangao «Bliĉ»; Ĉapitro 229, paĝo 20 (Vol. 26)
  2. Mangao «Bliĉ»; Ĉapitro 463, paĝo 13 (Vol. 53)
  3. Mangao «Bliĉ»; Ĉapitro 469, paĝoj 2-3 (Vol. 53)
  4. Mangao «Bliĉ»; Ĉapitro 86, paĝo 18 (Vol. 10)
  5. Mangao «Bliĉ»; Ĉapitro 87, paĝoj 8-9 (Vol. 10)

Galerio[]

Kategorio:Rolularo (Personaĵoj) Kategorio:Ŝinigamioj Kategorio:Viroj Kategorio:Dekunua divizio Kategorio:Triaj oficiroj

Advertisement