Bliĉ Vikio
Advertisement


Kuĉiki Rukja (朽木 ルキア, Kuchiki Rukia) estas aktuala vickapitano de la dektria divizio sub la komando de kapitano Ukitake Ĵuŝiro. Ŝi estas la adopta fratino de Kuĉiki Bjakŭja kaj amikino de Kurosaki Iĉigo.

Aspekto[]

Nealta kaj gracia Rukja havas palan haŭton kaj purpurajn okulojn. Ŝiaj haroj estas nigraj kaj kelkaj harfasketoj konstante pendas inter la okuloj. Kuĉiki Bjakŭja konstatis, ke Rukia ege similas al Ĥisana.[1] Kiel ŝinigamio de Gotejo 13, Rukja portas laŭnorman ŝiĥakuŝon. Post dek sep monatoj post la venko super Ajzen ŝiaj haroj iĝis pli mallongaj, la tondofasono iĝis simila al fabo. Ŝi portas senfinfrulajn blankajn tekko-jn (similajn al Bjakŭja-j), kiujn finiĝas super la kubutoj.

Citiloj[]

  • (Al Kurosaki Iĉigo) Eĉ se vi savos tiun infanon ĉi-loke, tio havos nenian signfon, se vi ne iĝos ŝinigamio! Vi volas savi lin, ĉar li estas antaŭokule? Ne estu naiva. Ŝinigamio devas egale rilati al ĉiuj animoj! Tio estas tre oportune savi nur tiujn, kiujn vi povas vidi kaj kiujn vi povas atingi! Pli bone ne savi lin tute, ol esti tia senvola! Se vi volas savi lin, alprenu, ke vi devas savi ĉiujn animoj: iri ien ajn por ili, eĉ foroferi vian vivon por ke savi ilin! Metu sur vi tiun devoligon![2]
  • (Antaŭ la mortpuno) Mi ne timas, mi havis bonan vivon, mi rankontis Renĵin, mi estis adoptita per mia frato, mi povis servi sub sinjoro Kajeno kaj esti savita per Iĉigo. Mi ne bedaŭras kaj ne malgajas. Mi sentas trankvilecon, ĉar mi scias, ke mi ne lasas tie mian koron. Dankon. Dankon. Dankon. Dankon. Adiaŭ.[3]

Piednotoj[]

  1. Mangao «Bliĉ»; Ĉapitro 179, paĝo 10
  2. Mangao «Bliĉ»; Ĉapitro 2, paĝoj 18-19
  3. Mangao «Bliĉ»; Ĉapitro 150, paĝoj 17-19

Galerio[]

__FI__ Kategorio:Rolularo (Personaĵoj) Kategorio:Ŝinigamioj Kategorio:Virinoj Kategorio:Dektria divizio Kategorio:Vickapitanoj Kategorio:Ĉefroluloj

Advertisement