Bliĉ Vikio
Advertisement


Bjakuja Kuĉiki (朽木 白哉, Kuchiki Byakuya) estas la dudek oka ĉefulo de la Kuĉiki familio, unu de la kvar noblaj familioj en Animejo. Li estas ankaŭ la kapitano de la sesa divizio en Gotejo 13. Lia vickapitano estas Abarai Renĵi.

Aspekto[]

Aspekte Bjakŭja estas alta magra viro. Li havas grizajn (blugrizajn) okulojn kaj longajn nigrajn harojn, kiuj kutime estas fiksitaj per la specialaj harpingloj, nomataj "kenseikan". Tiuj harpingloj simbolas lia nobeleco kaj situacio de la estro de Kuĉiki klano. Aldone al laŭnorma kapitana uniformo Bjakŭja portas blankan skarpon, teksitan de majstro-teksisto Kuroemono Tsuĵiŝiro III kaj nomatan "Vualo de arĝenta blizardo". Tiu skarpo estas farita el arĝentblanka "ventflora" senpeza silko (ginpaku kazahana no uzuginu) kaj estas valoraĵo de Kuĉiki familio, heredigata de generacio al generacio kaj donata al ĉiu klanestro. Tiu skarpo kostas samtiom kiom dek bienoj en la Seireitejo.[1] Ankaŭ li portas senfinfrujajn blankajn gantojn (nomatajn "tekko"), kiuj kovras nur malfrontojn de liaj polmoj.

Citiloj[]

  • (Al Kuĉiki Rukja) Post vi estis adoptita de familio Kuĉiki, mi ĵuris antaŭ la tombo de miaj gepatroj, ke tio estis la lasta fojo, kiam mi rompis la regulojn. Kaj ekde tiam, negrave kio okasus, mi observos kaj protektos la regulojn ĝis la fino.[2]

Piednotoj[]

  1. Oficiala libro de personaĵoj: «Souls», paĝo 188
  2. Mangao «Bliĉ»; Ĉapitro 179, paĝo 14

Galerio[]

Kategorio:Rolularo (Personaĵoj) Kategorio:Ŝinigamioj Kategorio:Viroj Kategorio:Kapitanoj Kategorio:Sesa divizio

Advertisement